Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina dekjarulino famiĝis pro sia lerteco en kuirado
2022-05-16

Sun Jiarui, 10-jara lernanto de la Elementa Lernejo Outang en Wuxi, Jiangsu-provinco de Orienta Ĉinio, lastatempe famiĝis pro sia lerteco en kuirado. Kiam ŝi estis okjara, Sun eklernis kuiradon de sia patro. Nun ŝi scipovas kuiri pli ol 50 pladojn. La lernejo ĵus inaŭguris kuirejon, kie estos unu aktivaĵo ĉiusemajne, kaj samklasanoj de Sun sekvos ŝin por lerni kiel kuiri kelkajn simplajn pladojn.




Ekde septembro 2022, bazlernejaj kaj mezlernejaj lernantoj en Ĉinio havos novan kurson pri "praktikaj agadoj", kun almenaŭ unu klashoro ĉiusemajne. La nova kurso havas trispecajn taskojn: ĉiutagaj aktivaĵoj, inkluzive de purigado, organizado, kuirado kaj uzado kaj prizorgado de hejmaj aparatoj; produktiva laboro, inkluzive de tradiciaj manfaritaĵoj; sperto de novaj teknologioj, ekzemple 3D-presado; kaj volontula laboro.



Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: China Daily




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio