Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Publikigita artikolo de Xi Jinping pri gravaj teoriaj kaj praktikaj demandoj koncernaj al disvolviĝo de Ĉinio
2022-05-16


Artikolo de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), pri gravaj teoriaj kaj praktikaj demandoj koncernaj al disvolviĝo de Ĉinio estis publikigita en la 16a de majo.


La artikolo de Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, estis publikigita en ĉi-jara 10a numero de la gazeto Qiushi.


La artikolo klarigas, ke necesas ĝuste kompreni kaj kapti la strategiajn celojn kaj praktikojn por atingi komunan prosperon. Komuna prospero estas la esenca postulo de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Por atingi la celon de komuna prospero, oni devas unue fari la "kukon" pli kaj pli bona per la komuna klopodo de la tuta lando, kaj poste dividi la "kukon" laŭ raciaj instituciaj aranĝoj. Ĉi tio estas longdaŭra historia procezo, kaj oni devas krei kondiĉojn, plibonigi la sistemon kaj konstante klopodi por atingi tiun ĉi celon.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio