Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina ekonomio konservas solidan impeton malgraŭ fluktuoj
2022-05-13


Oficisto diris en intervjuo, ke malgraŭ pliiĝo de enlandaj kaj eksterlandaj necertecoj, la ĉina ekonomio daŭre progresas kun bona impeto.


Sheng Laiyun, vicestro de la Nacia Buroo de Statistiko, diris: "Kvankam iuj indicoj havis mallong-tempajn kuntiriĝojn ĉefe pro la pandemio de KOVIM-19, la fundamento subtenanta stabilan disvolviĝon kaj solidan impeton por la ekonomio restas senŝanĝa."


Li diris, ke precipe la ĝenerala tendenco de la lando al ekonomia altgradigo kaj altkvalita disvolviĝo ne ŝanĝiĝis.


La ĉina ekonomio stabile startis en la unua trimestro ĉi-jare, kun kresko je 4.8% en MEP kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro, kaj la kresko estis pli alta ol 4% -- MEP de la kvara trimestro pasintjare.


Tamen, malpliiĝanta postulo, bato en provizado kaj malfortiĝanta anticipo donis premon al la ekonomio ekde marto. Sheng diris, ke alpreni multflankajn makropolitikojn estas la ŝlosilo por minimumigi la influon de la pandemio kaj certigi racian kaj ampleksan funkciadon de la ekonomio.


Sheng diris, ke la lando promesis senŝanceliĝe alpreni la dinamikan politikon pri nul-kazoj de KOVIM-19 por firmigi la malfacile gajnitan rezulton en preventa kaj rega laboro kontraŭ la pandemio.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio