Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping ĉeestis celebradon por 100a datreveno de fondiĝo de Komunista Junulara Ligo de Ĉinio
2022-05-10


La 10an de majo Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis kunvenon por celebri la 100an datrevenon de la fondiĝo de la Komunista Junulara Ligo de Ĉinio kaj faris paroladon.


Xi alvokis la Komunistan Junularan Ligon de Ĉinio kuraĝe fari memreformadon por konservi sian statuson kiel progresintan organizon, kiu atente sekvas la Komunistan Partion de Ĉinio kaj agordiĝas kun la spirito de la epoko.


Sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, la Komunista Junulara Ligo de Ĉinio estis starigita en 1922, kiam la ĉina junulara movado malfermis novan historian ĉapitron. Laŭ la ĵus publikigita blanka libro Junularo de Ĉinio en la Nova Epoko, ĝis la fino de 2021 la totala nombro de membroj de la Komunista Junulara Ligo atingis 73.715 milionojn da homoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio