Komenciĝis jara migrado de tibetaj antilopoj |
2022-05-10 |
La 5-an de majo, la unuaj 137 akuŝontaj tibetaj antilopoj jam trapasis la porbestan pasejon sub la Qinghai-Xizang-a Fervojo kaj Qinghai-Xizang-a Aŭtovojo por atingi la akuŝejon -- Zonag Co de Hoh Xil. Tio signifas komenciĝon de la jara migrado de tibetaj antilopoj. Inaj tibetaj antilopoj post kunesto kun la viraj en novembro kaj decembro, migras al Hoh Xil por akuŝi en la sekvajara majo. En julio kaj aŭgusto, fininte la akuŝon, ili revenas al la areo, kie vivas la viraj antilopoj. En lastaj jaroj danke al daŭra protektado, la nombro de tibetaj antilopoj en Hoh Xil jam atingis 70 mil el 20 mil en la 1980-aj jaroj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |