Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Feria konsum-tendenco montras kreskan potencialon de Ĉinio
2022-05-07


Malgraŭ influo de KOVIM-19, konsumado de Ĉinio kreskis dum la kvintaga ferio de la Internacia Labortago en majo.


Por instigi ferian konsumadon kadre de turismo ene de provincoj, multaj lokaj registaroj publikigis diversajn favorajn politikojn inkluzive de rabataj aŭ senpagaj enirbiletoj al vidindejoj.


Interreta vendado kaj eksped-servo de ĉiutagaj necesaĵoj elstarigis la ferian konsumadon.



Ankaŭ tendumo estis populara elekto de feriantoj. Laŭ Dianping-retejo, serĉoj por tendumo kreskis je 151 procentoj kompare kun la antaŭa monato kaj preskaŭ trioble pli multe ol la pasinta jaro.


"Xi'an-stacio de 'HiKing Wild Luxury Camp' estis plene rezervita pli ol 20 tagojn antaŭ la 1a de majo. Aliaj stacioj sub tiu marko ankaŭ atingis siajn maksimumajn akceptojn," diris Wang Chunwang, kiu administras tendum-komercon en Xi'an.


Laŭ la Ministerio de Kulturo kaj Turismo de Ĉinio, estis entute 160 milionoj da enlandaj turismaj vojaĝoj kaj 64.68 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 9.77 miliardoj da usonaj dolaroj) en turismaj enspezoj dum la ferio, kiu daŭris de la 30a de aprilo ĝis la 4a de majo.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio