Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping prezidis kunvenon pri preventado de epidemio
2022-05-07

La 5-an de majo la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis kunvenon. Ili analizis la situacion de preventado kaj regado de la pandemio de KOVIM-19 kaj aranĝis la laboron de efektivigo de preventado. Xi Jinping, ĉina prezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Centra Komitato, prezidis la kunvenon kaj faris gravan parolon.


La kunveno montris, ke ekde la komenco de la epidemio, Ĉinio donas prioritaton al la popolo kaj la vivo, persistas en preventado de importado de eksterlandaj kazoj kaj nuligo de enlandaj kazoj, kaj senĉese akordigis preventajn rimedojn, danke al tiuj rimedoj la preventado akiris strategiajn fruktojn. Faktoj pruvis, ke la preventa principo estas decidita surbaze de kernaj principoj de la partio, la preventaj rimedoj estas atestataj de la historio kaj estas scienc-bazitaj kaj efikaj. Oni nepre venkos en la protekto de Ŝanhajo.



La kunveno montris, ke el persisto venas la venko. Nun la preventado de epidemio troviĝas en ŝlosila kaj peniga periodo. La partio kaj la registaroj en ĉiuj niveloj devas firmigi la fidon, profunde koni la komplikecon kaj penecon de la batalo, firme efektivigi la decidojn de la Centra Komitato kaj firme solidigi la preventajn fruktojn kun ĉia respondeco.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio