Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Starigita la plej alta aŭtomata meteologia stacio
2022-05-05



La 4an de majo, ĉina scienca teamo konsistanta el 13 membroj atingis la pinton de la monto Qomolangma kun la alteco de 8 848.86 metroj, kaj starigis tie aŭtomatan meteologian stacion, kiu estas la plej alta en la mondo.


Samtage la teamo ankaŭ por la unua fojo mezuris la dikecon de glacio kaj neĝo ĉe la pinto pere de alt-preciza radaro.


Kun la historie plej granda nombro da fakoj kaj sciencistoj kaj uzo de la plej avangardaj aparatoj, la ekspedicio estas la plej grandskala scienca ekspedicio al la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo post 2017.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio