Xi alvokas klopodojn por konstrui modernan infrastrukturan sistemon |
2022-04-29 |
La 26-an de aprilo ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis plenforte plifortigi infrastrukturan konstruadon en la starigo de moderna infrastruktura sistemo de la lando. Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en la 11a kunveno de la Centra Komitato pri Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj. Xi diris, ke infrastrukturo servas kiel kolono por ekonomia kaj socia disvolviĝo. Li urĝis la landon kunordigi disvolviĝon kaj sekurecon, kaj optimumigi la aranĝon, strukturon, funkciadon kaj disvolvajn reĝimojn de infrastrukturo. (el ĈRI) Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |