Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Poŝtelefono helpas vendi bongustaĵojn de Yan'an
2022-04-28

Oni povas rete adopti fruktarbon, superrigardi ĝian kreskadon per vivelsendo kaj ricevi ĝiajn fruktojn, kiam ili maturiĝas, ĉu tio estas interesa? En Yan'an de Shaanxi-provinco, nordokcidenta Ĉinio, pli kaj pli multaj kamparanoj tiel vendas siajn fruktojn.


Laŭ Zhang Guanghong, kadro de Nangou-vilaĝo de Gaoqiao-urbeto de Yan'an, antaŭ 11 jaroj la poŝtelefona signalo estis alirebla nur sur montpinto.


Ekde 2014, la vilaĝo plantis pomarbojn kaj ĉerizarbojn. Kun la progreso de komunika teknologio, "mi publikigis malgrandajn videojn preskaŭ ĉiutage, multaj homoj tiel informiĝas pri nia vilaĝo kaj adoptas niajn fruktarbojn, kaj iuj konsumantoj estas eksterlandanoj," diris Zhang. Pro tio li jam fariĝis retfamulo. Fruktoj ankaŭ estas vendataj rete. Dum feriotagoj, la vilaĝo funkcias kiel populara turismejo.


Ankaŭ Guancun-vilaĝo en proksima gubernio liveras tian servon. Jam pli ol 100 pomarboj estis adoptitaj rete. Oni povas kontroli siajn arbojn per poŝtelefona apo, helpe de kameraoj en la horto. Tiel, per adopto de arbo kaj reta vendado, kamparanoj havas pli grandan profiton. Por ĉiu kilogramo da pomoj vendataj, ili enspezas kroman unu juanon (ĉirkaŭ 0.15 usona dolaro).


Ne nur agrikulturaj produktoj, sed ankaŭ lokaj kutimoj kaj vivstiloj estas tre atentataj. La vivelsend-ĉambro estas dekoraciita laŭ trajto de lokaj ĉambroj kvazaŭ ene de kavernodomo, kun ornamoj kiel hejtebla lito, malnova trinkvazo, maizo kaj ajlo pendigitaj sur la muro kaj agrokulturiloj. 


"Spektantoj tre ŝatas tiujn specialaĵojn, kio ilin memorigas pri la pasinteco", diris Wang Gang, kiu gvidas la retan negocadon. De septembro ĝis februaro estas vigla sezono por vendado de agrikulturaĵoj. Ilia elsend-ĉambro, kun novkolektitaj pomoj kaj Xintianyou -- loka popolkanto, maksimume altiras pli ol 8 000 spektantojn.


Wei Yan'an, vicurbestro de Yan'an, kiu specialiĝas pri reta negocado, diris, ke "poŝtelefono fariĝas nova agrokulturilo, kamparanoj fariĝas retfamuloj kaj vivelsendo fariĝas parto de kampara laboro".

 

Pomarbo adoptita de urugvajano



Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio