Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tianjin-a Esperanto-Asocio okazigis retan kunvenon por festi la Mondan Tagon de Libro
2022-04-25


Por festi la Mondan Tagon de Libro, posttagmeze de la 24-a de aprilo, Tianjin-a Esperanto-Asocio (TEA) okazigis retan kunvenon. Lisa (Lin Lisha) de TEA kaj Juana (Shi Linjuan) de Ŝanhaja Esperanto-Asocio (ŜEA) kune prezidis la eventon, en kiu partoprenis pli ol 20 esperantistoj.


La temo de la kunveno estas "legi verkojn de Marjorie Boulton, fama brita verkisto". Tri esperantistoj deklamis la poemojn Marborda Ŝtono, Versareto pri Korelativoj kaj La Okulisto. Sekve naŭ esperantistoj laŭvice laŭtlegis la eseon Unuaj Plumamikoj.


Sinjoro Wang Minhao, honora prezidanto de ŜEA, gvidis interŝanĝadon. Hanz (Han Zuwu), Arko (Gong Xiaofeng), Karilo (Liu Minghui), Zhang Xuelei kaj irana samideano Saed kontribuis per siaj opinioj kaj rakontoj.


Redaktoro: Zhao Wenqi





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio