Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping gratulis nacian konferencon pri legado
2022-04-25


La 23an de aprilo en Pekino estis malfermita la Unua Nacia Konferenco pri Legado. Ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu ankaŭ estas ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, sendis gratulleteron al la konferenco.


Xi klarigis, ke legado estas grava vojo por ke homoj akiru sciojn, saĝiĝu kaj kulturu virton. Ĝi lumigas homojn kaj helpas al ili starigi idealon. Ekde antikveco, la ĉina popolo rekomendas legadon kaj emfazas akiron de scioj per studado de la naturo de aferoj kaj korektado de menso per pensado kun sincereco. Legado helpas la ĉinan popolon daŭrigi la tradician spiriton de persisto kaj estigi sian karakteron de memfido kaj memevoluigo.


Xi alvokis membrojn kaj kadrojn de KPĈ ludi gvidan rolon en legado kaj lernado, kreskigi virtojn kaj idealojn kaj plibonigi kapablojn. Li esperas, ke ĉiuj infanoj havos la kutimon legi, ĝuos legadon kaj sane elkreskos. Li ankaŭ esprimis la deziron, ke ĉiuj ĉinoj okupiĝu pri legado kaj kontribuu por krei etoson favoran por ke ĉiuj amu legi, legu bonajn librojn kaj sciu kiel profiti de legado.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio