Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping elektita kiel delegito de 20a Tutlanda Kongreso de KPĈ
2022-04-25


La 21an kaj 22an de aprilo, kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en Guangxi-a Zhuang-etna Aŭtonoma Regiono okazis en la urbo Nanning por elekti la delegitojn de la regiono al la 20a Nacia Kongreso de KPĈ. Xi Jinping, kandidato proponita de la Centra Komitato de KPĈ kaj voĉdonata en la elektado en Guangxi, estis elektita unuanime kiel delegito al la 20a Tutlanda Kongreso de KPĈ.


Kiam oni anoncis en la 22a de aprilo, ke Xi estas elektita unuanime, eksplodis longtempa kaj varma aplaŭdado.


La unuanima voĉdono al Xi reprezentas la komunan volon de pli ol 2.5 milionoj da membroj de KPĈ kaj pli ol 150 mil bazaj partiaj organizoj en Guangxi, plene enkorpigas elkoran subtenon de pli ol 57 milionoj da loĝantoj el ĉiuj etnoj en la regiono. Ĝi ankaŭ montras la komunan esperon kaj fortan deziron de la ĉina popolo sekvi la gvidanton al la nacia rejuniĝo kaj pli brila estonteco.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio