Ĉina Nacia Spac-Administracio anoncis sekvan programon pri lun-esploro |
2022-04-24 |
La 24-an de aprilo Wu Yanhua, vicdirektoro de la Ĉina Nacia Spac-Administracio, diris, ke la kvara fazo de la ĉina lunesplora projekto estas oficiale lanĉita. Ĉinio planas lanĉi tri lunsondilojn kaj ekkonstruos lunan scienc-stacion. Inter ili, la lunsondilo Chang'e-6 celas kolekti specimenojn sur la malproksima flanko de Luno, kaj la projekto pri konstruado de konstelacio de komunikaj kaj navigadaj satelitoj ĉirkaŭ Luno estas provata. Redaktoro: Zhao Wenqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |