Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Demokratio kun ĉinaj trajtoj: GYLD vizitis ĈPPIK-n
2022-04-22

En marto okazis en Pekino la du sesioj, la plej grava evento de la politika vivo de Ĉinio ĉiujare, kiam kunvenas dum du semajnoj la nacia komitato de ĈPPIK (Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco) kaj TPK (Tutlanda Popola Kongreso). Dum la du sesioj, reprezentantoj de malsamaj lokoj, etnoj, fakoj aŭskultas raportojn pri la laboro de la registaro en la pasinta jaro, estigas laborgrupojn kaj difinas celojn kaj strategiojn. Sed ne tiom multaj homoj eksterlandaj scias, ke la Popola Kongreso kaj ĈPPIK ankaŭ ekzistas provinc-nivele, urb-nivele kaj distrikt-nivele. Kion ekzakte ili faras?


Membroj de GYLD-programo fotiĝas kun reprezentantoj de ĉinaj politikaj partioj


ĈPPIK estis fondita antaŭ la stariĝo de Ĉina Popola Respubliko, kaj ĝia origino estas la Unuiĝinta Koalicio. En 1941 estis fondita la Ĉina Demokratia Ligo (ĈDL), kun la celo unuigi ĉiujn politikajn fortojn de Ĉinio kontraŭ la agreso de Japanio. En 1947, la registaro de Kuomintango igis ĈDL-n kontraŭleĝa. En 1948, kiam plejparto de Ĉinio estis sub la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), evidentiĝis la bezono starigi demokratan koalician registaron en la liberigitaj regionoj, kaj estis fondita ĈPPIK, kies unua kunveno okazis en Pekino fine de septembro 1949, kiam ĝi aprobis la novajn nacian himnon, flagon, ĉefurbon, landnomon kaj elektis la unuan registaron de la Ĉina Popola Respubliko, fondita en la sekva tago post la fermo de tiu konferenco.De 1949 ĝis 1954, ĈPPIK rolis kiel parlamento, sekve la nova konstitucio donis tiun rolon al TPK, kaj ĈPPIK fariĝis interkonsiliĝa instanco.


TPK estas la leĝdona potenco de Ĉinio, kiu reprezentas la popolon el malsamaj sociaj rondoj kaj tiel efektivigas la reprezentan demokration, dum ĈPPIK superrigardas la laborojn de la registaro kaj tribunaloj, efektivigante la konsultan demokration. Pro tio, oni diras, ke Ĉinio samtempe havas du malsamspecajn demokratiojn, kiuj kune konsistigas la tutprocezan popolan demokration.


Reprezenta demokratio estas la plej kutima tra la mondo: popolanoj elektas siajn reprezentantojn en la parlamento, por ke ili plenumu leĝdonajn taskojn. Sed kio estas interkonsiliĝa demokratio? En septembro 2014, ĉina prezidanto Xi Jinping klarigis en la kunveno por la 65-a datreveno de fondiĝo de ĈPPIK, ke se la popolo estas vekata nur por voĉdonado kaj fariĝos dormanta post voĉdonado, tia demokratio estas formalisma. Tiam Xi jam elmetis la ideon de la tutproceza popola demokratio.


GYLD-membroj en la sidejo de la pekina komitato de ĈPPIK


La 13-an de oktobro 2021 en la centra konferenco pri laboro rilata al popolaj kongresoj, Xi Jinping klarigis: "La tutproceza popola demokratio en Ĉinio ne nur havas kompletan aron da institucioj kaj proceduroj, sed ankaŭ plenajn partoprenon kaj praktikojn. La tutproceza popola demokratio en Ĉinio realigis unuiĝon de proceza demokratio kaj rezulta demokratio, procedura demokratio kaj substanca demokratio, rekta demokratio kaj nerekta demokratio, popola demokratio kaj nacia volo. Ĝi estas demokratio plenĉena, ĉiuflanka kaj plene kovrata, kaj ĝi estas la socialisma demokratio plej vasta, reala kaj efika."


En la praktiko, la tutproceza popola demokratio ebligas al la popolo ĉiuflanke partopreni en la nacia politika vivo, inkluzive de elekto de kadroj, decidofarado, leĝfaro, administrado kaj superrigardo.


En ĈPPIK estas reprezentataj ĉiuj demokratiaj politikaj partioj de Ĉinio kaj ankaŭ homoj ne ligitaj al partioj, la 56 etnoj kaj la kvin religiaj grupoj de Ĉinio, kaj diversaj fakoj kaj sociaj rondoj. Fine de ĉiu jaro, la pekina komitato de ĈPPIK interkonsiliĝas kun la urba registaro pri la planoj por la sekva jaro, komence la novjaro aŭskultas raportojn pri la laboro de registaro kaj kortumoj, realigas komitatajn kunvenojn, kunvenojn de prezidantoj kaj surbaze de interkonsiliĝo prilaboras proponojn kaj ilin sendas al registaro por esti efektivigitaj. En tiu procezo, la membroj de ĈPPIK dialogas kun koncernataj popolanoj kaj fakuloj, tiel ke la proponoj estas pli demokratiaj kaj samtempe pli scienc-bazitaj.


GYLD-membroj kun reprezentantoj de politikaj partioj


Li Yalan, ĝenerala sekretario de la pekina komitato de ĈPPIK, priskribis ĝin kiel "platformo por efektivigi taskojn". Ekzemple, komitatanoj de ĈPPIK vizitis diversajn lokojn en la regiono Pekino-Tianjin-Hebei por pritrakti la aerpoluadon en la regiono kaj el tio rezultis proponoj por plibonigi la aerkvaliton, kio ja estas multe pli bona ol antaŭ kelkaj jaroj.


La 15-an de aprilo okazis la unua ĉeesta evento de la programo GYLD (Tutmonda Dialogo de Junaj Gvidantoj) ĉi-jare. Sub la pensfabriko Centro por Ĉinio kaj Tutmondiĝo (CĈT), GYLD-programo celas profundigi interŝanĝojn inter Ĉinio kaj aliaj landoj por la konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco.


Sub la nomo "Enkonduko al la Tutproceza Popola Demokratio per la Pekina Sperto", la evento donis al 10 eksterlandanoj la eblecon viziti la pekinan komitaton de ĈPPIK kaj ankaŭ kvar politikajn partiojn, por interŝanĝi opiniojn kaj spertojn kun membroj de tiuj du gravaj organizoj de la ĉina politika sistemo. Tiu ĉi estis la unua fojo, ke la pekina komitato de ĈPPIK akceptis delegitaron de eksterlandaj gejunuloj.


Miao Lü, iniciatinto de GYLD-programo


Laŭ Miao Lü, iniciatinto de GYLD-programo, per tiu ĉi evento la pekina komitato de ĈPPIK malfermis sian pordon al eksterlandanoj por ke oni pli bone komprenu la funkciadon de demokratio en Ĉinio.


Post la vizito al ĈPPIK, GYLD-membroj vizitis kvar partiojn, nome Zhigong-partio, Jiusan-societo, la Revolucia Komitato de Ĉina Kuomintango (Minge) kaj la Ĉina Asocio por Antaŭenigo de Demokratio (Minjin), kaj kunvenis kun iliaj reprezentantoj. Ĉiuj politikaj partioj de Ĉinio ekzistas de antaŭ la fondiĝo de nova Ĉinio kaj subtenas socialismon kun ĉinaj trajtoj, sed ĉiu havas siajn proprajn trajtojn kaj fokusojn, ekzemple, Jiusan-societo fokusiĝas pri disvolvado de scienco kaj edukado, dum Minge aparte atentas la reunuiĝon de Ĉinio kaj la Tri Principojn de la Popolo.


Membroj de tiuj kvar partioj diskonigis siajn spertojn pri demokratio en Ĉinio, rakontante pri siaj propraj proponoj senditaj al siaj respektivaj partioj kaj sekve al ĈPPIK, kaj ankaŭ pri la graveco de la ĉina demokratia sistemo. "Laŭ angloj, Ĉinio ne estas demokratia lando. Sed en Ĉinio homoj vidas, ke la ĉina modelo estas pli taŭga por Ĉinio, ĉar ĝi havas siajn radikojn en Ĉinio kaj adaptiĝis al la nacia realo," deklaris Wang Yang, reprezentanto de Zhigong-partio en la kunveno.


Joshua Dominik faras demandon al komitatanoj de ĈPPIK.


"Kiam mi unuafoje aŭdis pri TPK kaj ĈPPIK, ne estis tre klaraj por mi iliaj celoj kaj roloj. Tiu ĉi vizito helpas min pli bone kompreni la rolojn de tiuj institucioj," deklaris Joshua Dominik el Usono.


"La tutproceza popola demokratio havas multajn elementojn, la interkonsiliĝo de ĈPPIK estas nur parto de la procezo. Ni volas malfermi niajn pordojn al pli kaj pli da homoj, el ĉiuj rondoj kaj landoj, por ke ili pli bone komprenu kiel ni plenumas nian rolon," diris Zang Likun, direktoro de la komisiono pri rilatoj kun Hongkongo, Makao, Taiwan de Ĉinio, eksterlandaj ĉinoj kaj eksteraj aferoj de la pekina komitato de ĈPPIK.


Kiel diris Wang Yi, ministro pri eksteraj aferoj de Ĉinio, "Demokratio ne estas kokakolao, kio same gustas ĉie en la mondo." Ĉiu lando devas respekti la vojojn elektitajn de aliaj kaj neniu rajtas ilin juĝi. Kiel trafe diras la antikva ĉina proverbo, "Rafano aŭ brasiko, ĉiu havas sian guston."


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto

Fotoj: GYLD





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio