Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Savita kaĉaloto reenmariĝis ĉe Ningbo, Ĉinio
2022-04-22

Je ĉirkaǔ la 8-a horo matene de la 19-a de aprilo, fiŝkaptisto raportis pri baleno longa je pli ol 10 metroj sur la strando de Banbianshan-maro, Ningbo-urbo, Zhejiang-provinco, orienta Ĉinio. Membroj de loka leĝplenuma teamo pri maro kaj fiŝado atingis la lokon kaj faris savadon. Oni konkludis, ke la baleno estas vira kaĉaloto, kiu longas 19 metrojn kaj pezas 70 tunojn.





Ĉirkaǔ la 5-a horo kaj 30 minutoj de la 20-a de aprilo, dank' al helpoj de fajrobrigadistoj, fiŝ-industriaj fakuloj kaj volontuloj, la kaĉaloto, tirita kaj gardata de fiŝad-administra ŝipo, revenis al la maro post 20-hora savado.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio