Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Esperantistoj ĝuas rabaton por la Poliglota Renkontiĝo 2022!
2022-04-22

Lastatempe UEA anoncis, ke ĝi ĉefsponsoras la Poliglotan Renkontiĝon 2022. La reta evento komenciĝos la 28-an de aprilo, datreveno de la fondiĝo de UEA, kiu 114-jariĝos ĉijare! Individuaj membroj de UEA, inkluzive de TEJO-membroj, kaj esperantistoj ĝenerale rajtas aliĝi je rabatitaj kotizoj!



- Individuaj Membroj de UEA/TEJO devas indiki sian UEA-kodon en la rabatkampo de la aliĝilo kaj ĝuos 40%-an rabaton!


- Esperantistoj, kiuj ne estas IM-oj de UEA/TEJO, povas uzi la rabatkodon ueamojosas por ĝui 20%-an rabaton!


Vidu ĉiujn detalojn ĉe https://uea.org/gk/1033a1


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: UEA





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio