Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping emfazis antaŭenigi konstruadon de cifereca registaro
2022-04-21


Posttagmeze de la 19a de aprilo Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, prezidanto de Ĉinio, prezidanto de la Centra Milita Komisiono kaj direktoro de la Centra Komisiono por Amplekse Profundigi Reformon, prezidis la 25an kunvenon de la Centra Komisiono por Amplekse Profundigi Reformon. En la kunveno estis ekzamenitaj kaj aprobitaj kvin dokumentoj, nome "Gvida Opinio pri Antaŭenigo de Konstruado de Cifereca Registaro", "Gvida Opinio pri Plua Antaŭenigo de Financ-sistema Reformo en Subprovinca Nivelo" ktp.


En la kunveno Xi emfazis, ke estas necese amplekse efektivigi la strategion rete potencigi la landon, vaste uzi ciferecajn teknologiojn en registara administrado kaj servado, antaŭenigi la ciferecan kaj saĝan funkciadon de la registaro, kaj liveri fortan subtenon al modernigo de ŝtataj regsistemo kaj regkapablo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio