Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina Nacia Botanika Ĝardeno inaŭgurita en Pekino
2022-04-19


Laŭ la Nacia Administracio pri Arbaro kaj Herbejo, la Ĉina Nacia Botanika Ĝardeno estis oficiale inaŭgurita en Pekino la 18an de aprilo.


Kun planita areo de 600 hektaroj, la nacia botanika ĝardeno estis starigita de la Instituto de Botaniko sub la Ĉina Akademio de Sciencoj (suda parto) kaj la Pekina Botanika Ĝardeno (norda parto).


La nacia botanika ĝardeno havas pli ol 30 000 specojn de plantoj kaj kvin milionojn da reprezentaj plant-specimenoj el kvin kontinentoj.


La ĝardeno estas nacia bazo por protektado de plant-diverseco kaj ankaŭ grava simbolo de la daŭripova evolua nivelo de la lando.


Por plifortigi protekton de biodiverseco, Ĉinio akcelas konstruadon de sistemo de naciaj botanikaj ĝardenoj en lokoj kiel Pekino kaj Kantono.


La Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio aprobis starigon de la nacia botanika ĝardeno en Pekino en decembro 2021.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio