Kosmonaŭtoj de Shenzhou-13 revenis post ses monatoj en orbito |
2022-04-19 |
La 16-an de aprilo, la revena kapsulo de la kosmoŝipo Shenzhou-13, portanta tri ĉinajn kosmonaŭtojn, Zhai Zhigang, Wang Yaping kaj Ye Guangfu, sekure surteriĝis post sesmonata misio en la kosmo. La kapsulo surteriĝis en la regiono de la Interna Mongolio de Ĉinio post ĉirkaŭ naŭhora vojaĝo el la ĉina kosmostacio. Ĉinio deklaris plenan sukceson de la misio Shenzhou-13, post kiam la medicina teamo surloke konfirmis, ke ĉiuj tri kosmonaŭtoj estas en bona stato. (el ĈRI) Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |