Malgrandaj pandoj kaj gruoj kunvivas en ŝanhaja bestoĝardeno |
2022-04-19 |
Divenu, kion faras la loĝantoj de la Ŝanhaja Bestoĝardeno! Iuj transloĝiĝis en novajn hejmojn dum enfermiĝo de iuj ŝanhajaj loĝkomunumoj je diversaj niveloj pro la pandemio. Malgrandaj pandoj translokiĝis en sian novan hejmon frue ĉi-jare, kaj lastatempe ili bonvenigis siajn novajn najbarojn -- demoiselle-gruojn -- ĉar la bestoĝardeno provas miksi malsamajn speciojn en samaj ejoj. La gruoj rapide alkutimiĝis al sia nova hejmo kaj komencis promeni kaj naĝi. Komence, la kvin malgrandaj pandoj timetis siajn novajn najbarojn, sed nun, ili harmonie kunvivas, deklaris ilia prizorganto. Kelkaj mandarenanasoj ankaŭ vivas en tiu loko. La hejmo de malgrandaj pandoj estis renovigita per tranĉitaj branĉoj de arboj. La areo eĉ altiris aliajn bestojn, ekzemple makulitajn kolombojn kaj ruĝventrajn sciurojn. Malgrandaj pandoj manĝas. Malgranda pando promenas en sia nova hejmo. Malgranda pando en sia nova hejmo Demoiselle-gruo, nova najbaro de malgrandaj pandoj Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: 上海日报 Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |