Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiujn taskojn finplenumis kosmonaŭtoj de Shenzhou-13?
2022-04-19


La 16an de aprilo tri kosmonaŭtoj de la ĉina kosmoŝipo Shenzhou-13 revenis al la Tero post restado en la ĉina kosmostacio por 183 tagoj.


La 16an de oktobro 2021, la misio Shenzhou-13 sendis tri kosmonaŭtojn, inkluzive de Zhai Zhigang, Wang Yaping kaj Ye Guangfu, al la kosmostacio Tiangong por sesmonata restado – la plej longa daŭro en la kunhoma spaciala programo de la lando. Helpataj de terstaciaj sciencistoj, ili finis plurajn taskojn, inkluzive de du eksterstaciaj agadoj, du vivsciencaj prelegoj kaj kelkaj sciencteknikaj eksperimentoj kaj aplikaj projektoj. Krome, ili kolektis datumojn kaj faris serion da novigaj esploroj, precipe tiuj pri vivscienco. Ekzemple, en sengravita kosma medio, la teamo unuafoje starigis la sistemon pri longtempa kulturado de ĉeloj kaj ĉelmodelon sub eksterteraj kondiĉoj, kaj unuafoje ili rimarkis "flagron de kalcia signalo" de miokardia ĉelo sub sengravito, farante historian paŝon.


La ĉinaj kosmonaŭtoj sukcese finis la taskojn kaj ankaŭ "rompis kelkajn rekordojn". Ekzemple, Wang Yaping fariĝis la unua kosmonaŭtino de Ĉinio, kiu laboris ekster kajuto. Ili kuplis la kargokosmoŝipon kaj la kosmostacion per teleregado unuafoje en orbito; la teamo starigis novan rekordon de la plej longdaŭra enorbita restado de ĉinaj kosmonaŭtoj, kio metis solidan bazon por la plua konstruado de la kosmostacio.


Dum la vojaĝo ili festis la novjaron kaj celebris la ĉinan Printempan Feston. Helpataj de la tera stacio, ili partoprenis en la novjara kosmostacia dialogo de Pekino, Hongkongo kaj Makao unuafoje aranĝis pentraĵan ekspozicion en la kosmo, por interagoj kaj interŝanĝoj kun junuloj tra Ĉinio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio