Eksterlandanoj plantis 200 arbojn en Pekino |
2022-04-18 |
Matene de la 16-a de aprilo eksterlandanoj en Pekino plantis 200 arbojn en Changping-distrikto. La arboplantado estis organizita de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj en ĝi partoprenis diplomatoj kaj fakuloj el diversaj kampoj. Egiptino alvenas por planti arbon en Changping-distrikto de Pekino. Enkonduka parolo por la arboplantado Ambasadoro de Srilanko en Ĉinio parolas al la ĉeestantoj. Homoj akvumas ĵus plantitan arbon. Homoj plantas arbojn en Changping-distrikto de Pekino. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |