Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tiu lando disvastigas virusojn tra la mondo
2022-04-15

Post la eksplodo de la konflikto inter Rusio kaj Ukranio, bio-laboratorioj starigitaj de Usono en Ukranio altiras vastan atenton. Meze de marto, la Rusa Ministerio de Defendo publikigis dokumentojn, kiujn ili akiris en la ukrainaj bio-laboratorioj. Tio malkaŝis al la mondo, ke Usono kaj NATO (Nord-Atlantika Traktata Organizo) faras esplorojn pri la fabrikado de bio-armiloj en Ukranio. Tiuj esploroj inkluzivas alte mortigpovajn virusojn de birda gripo H5N1 kaj Newcastle. 


Fakte, kompare kun la nombro de usonaj bio-laboratorioj en la mondo, tiuj en Ukranio nur okupas tre malgrandan parton. Laŭ donitaĵoj publikigitaj de Usono, ili havas entute 336 laboratoriojn en 30 landoj. Tiuj laboratorioj, rekte financitaj de la Usona Ministerio de Defendo, situas ĉefe en la landoj el la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, mezorientaj landoj, sudorient-aziaj landoj kaj afrikaj landoj. Tiuj laboratorioj estas parto de la usona plano "Kunlabora Biologia Engaĝiĝa Programo". 


Alfronte al la akuzo de Rusio, la usona registaro donas kontraŭdirajn respondojn. Ili sendas urĝan ordonon nuligi rilatajn esplorajn spurojn, malaperigi aŭ translokigi danĝerajn patogenojn. La usona historiisto Jeffrey S. Kaye diris, ke kiel la ununura lando, kiu jam uzis armilojn nukleajn, kemiajn kaj biologiajn dum militoj, Usono daŭre montras la danĝeran intencon uzi rilatajn armilojn, kaj tio estas maltrankviliga.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio