Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Esperanto Subgrunde 2: bita duobla albumo de Esperanta muziko!
2022-04-15

La 18-an de marto estis oficiale lanĉita la lastatempe plej atendata punk-roka kompilo de Esperanta muziko en la lastaj jaroj, Esperanto Subgrunde 2, kiel duobla KD albumo kaj duobla bitalbumo. La unua disko havas 25 titolojn, kontraŭ 24 de la dua. Ĉiu disko entenas preskaŭ unu horon da muziko!



Subgrunda muziko delonge estas grava parto de Esperanta kulturo, kaj multaj Esperantaj muzikistoj kaj bandoj farantaj subgrundan muzikon atestas tion: en tiu ĉi albumo partoprenas 23 bandoj el 11 landoj.


La albumo estas esperantokora (neoficiala termino por ajna subgrunda rokmuziko kun kantotekstoj en Esperanto). Tio signifas, ke la partoprenantaj bandoj estas ekstremrokaj, alivorte, iliaj muzikstiloj estas tre pezaj. Same pezaj estas la tekstoj, kiuj traktas temojn kiel militon, seksperforton kaj ekspluatadon de homoj, kvankam kelkaj kantoj traktas temojn pli mildajn. La albumo ankaŭ kaptas la grandan diversecon de esperantokora muziko.


Alia aparte interesa trajto de tiu ĉi kompilo ne rilatas al muziko: ĝi subtenas la solidaran edukan projekton "La Escuelita" (La lernejeto), kiu alportas edukajn aktivaĵojn kaj lernejan subtenon al malriĉaj infanoj en Limo, ĉefurbo de Peruo. Tiuj infanoj ne havas aliron al retaj kursoj, sed danke al la projekto ricevas edukadon dum la pandemio. La albumo venas kun pluraj desegnaĵoj faritaj de la infanoj kaj fotoj de ili desegnataj.


Esperantokoro estas ne nur muzikstilo, sed ankaŭ movado kontraŭ diskriminacio kaj malegaleco kaj favora al paco kaj amikeco inter la popoloj de la mondo. La uzo de tiu ĉi kompilo por subteni la projekton "La Escuelita" estas ekzemplo de konkreta ago por alproksimigi la popolojn kaj antaŭenigi pacon inter la popoloj.


En mondo pli kaj pli danĝera, kun kreskanta subteno al malamo kaj ekstremismoj, Esperanto Subgrunde 2 montras al ni, ke ni devas konstrui pontojn anstataŭ murojn inter popoloj kaj landoj.





Listo de partoprenantaj bandoj en Esperanto Subgrunde 2:


Ale Kosabela kaj Arrach (Argentino kaj Francio, punk-hardkoro), Brassens Not Dead (Brassens ne mortis, Francio, kanzono anarki-punko), Corbata (Kravato, Japanio, grinckoro), Drei Flaschen (Tri boteloj, Germanio, punko), Eveline Paŭla (Brazilo, punk-roko), Fikiĝu (Brazilo, grinckoro, minckoro), Frakasu (Rusio, hardkorpunko), Jan Ali Sin (Rusio, elektropunko), JoMo kaj Liberecanoj (Francio, kanzono anarki-punkroko), Krio de Morto (Pollando, industripunko), La Bleka Forfikulo kaj siaj Orelboristoj (Francio, garaĝroko), Manifesto Jukebox (Finnlando, punko), Pendumito (Pollando, hardkorpunko), Penis Canina (Rusio, grinckoro), Piĉismo (Ukrainio/Litovio, hardkorpunko), Pixamandúrries (Piŝamandurjes, Katalunio, kampara punko), Platano kaj Sparky Riot (Platano kaj Sparka Ribelo, Francio, skapunko), René Binamé (Renato Bonamato, Belgio, kanzono anarki-punko), Rezistanco (Rusio, hardkorpunko), Ruĝa Espero (Rusio, garaĝroko), SocialZero (Rusio, hardkorpunko), Stomachal Corrosion (Stomaka Korodo, Brazilo, grinckoro), Es Lo De Menos (Tiu Ne Gravas, Argentino, garaĝroko-punkroko).


En la retejo de Vinilkosmo vi povas senpage aŭskulti peceton de la kantoj kaj aĉeti la bitalbumeton: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kompiloj/8-esperanto-subgrunde-2/1-esperanto-subgrunde-2.html


Abonantoj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas senpage aŭskulti la tutan katalogon de Vinilkosmo per elsendfluo. Vi povas aboni ĝin ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio