Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping alvokis konstrui monde avangardan kosmodromon
2022-04-15


Prezidanto Xi Jinping alvokis klopodojn por bonigi la kosmoveturilan lanĉejon ĝis monde progresinta nivelo, kiam li inspektis kosmodromon la 14an de aprilo en la ĉina suda insula provinco Hainan.


Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn ĉe la Wenchang-a Kosmodromo.


Li esprimis salutojn al la tuta personaro postenigita en la kosmodromo kaj postulis, ke ili portu sian respondecon kaj estu kuraĝaj al novigado por atingi novajn trarompojn.


Aŭskultinte raporton de la kosmodromo, Xi inspektis la lanĉ-turon kaj aliajn instalaĵojn. Li alte taksis serion da ŝlosilaj spacialaj misioj de la kosmodromo, inkluzive de la lanĉo de la kerna modulo Tianhe de la kosmostacio, la luna misio Chang'e-5 kaj la marsa sondilo Tianwen-1.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio