Pentrejo por avinoj en Yunnan |
2022-04-15 |
Shen Jianhua estas artisto, kiu loĝis en Ŝanhajo. En 2008 li transloĝiĝis al Shuanglang-urbeto en Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, kaj tie starigis pentrejon por baj-aj kamparanoj. Tie venas kaj lernas pentrarton pli ol 20 avinoj kun averaĝa aĝo de 65 jaroj. Ili jam okazigis ekspoziciojn en Pekino, Hangzhou, Chengdu kaj Ŝanhajo. Multaj pentraĵoj estis aĉetitaj. Unu el la pentraĵoj eĉ estis vendita kontraŭ 15 mil juanoj (2 357 usonaj dolaroj). La pentrejo ankaŭ kunlaboras kun firmaoj, kiuj presas la pentraĵojn sur silkaj teksaĵoj aŭ metiartaĵoj. "Danke al sinjoro Shen, ni kapablas pentri kaj tiel havas pli bonan vivon", diris la avinoj. Jen iliaj pentraĵoj: Pentraĵo de Li Tianshun finita decebre 2015 Pentraĵo de Zhang Peixiu finita julie 2015 Pentraĵo de Zhao Xinlian finita en 2015 Pentraĵo de Li Ziwang finita en 2015 Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |