Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Usona pensmaniero de malvarma milito subfosas internacian sekurecan kunlaboron
2022-04-14

Lastatempe en Varsovio, ĉefurbo de Pollando, usona prezidento Joe Biden faris paroladon plenan de la pensmaniero de la malvarma milito. Li multe parolis pri la venko de okcidentaj landoj, inkluzive de Usono, en la malvarma milito, kaj klopodis troigi la ideologian konfrontiĝon. Li provis montri al la mondo la tiel nomatan solidarecon inter Usono kaj ĝiaj aliancanoj kaj la malkuraĝigan efikon de la ekonomiaj sankcioj kaj milita dispozicio de la "okcidenta mondo".


Iuj amaskomunikiloj atentigis, ke Biden parolis pri preskaŭ ĉio en sia parolado, sed li ne menciis kiel ĉesigi la militon kaj realigi pacon, indikante, ke iuj usonaj politikistoj neniam forlasis la pensmanieron de la malvarma milito, kvankam la milito jam finiĝis antaŭ pli ol 30 jaroj.


La konflikto inter Rusio kaj Ukrainio ĝuste estas la malbona sekvo de la usona persisto al la malvarm-milita pensmaniero kaj daŭra ekspansio de NATO orienten.


Laŭ brita akademiulo Martin Jacques, la aroganteco de Usono post 1991 rezultigis du katastrofajn decidojn: rearanĝi la mondon laŭ siaj propraj interesoj kaj trakti Rusion kiel venkitan ŝtaton.


Usono antaŭenigis la orientan ekspansion de NATO en kvin raŭndoj, kaŭzante seriozan malekvilibron de la regiona sekureco. Ukrainio, kiu povus esti la ponto de komunikado inter Oriento kaj Okcidento, estis iom post iom puŝita al fronto de ĉefpotenca konfrontiĝo.


George Kennan, iama usona ambasadoro en Sovetio, atentigis, ke la decido plivastigi NATO-n ĝis la landlimo ĉe Rusio "estus la plej fatala eraro de la usona politiko en la tuta epoko post la malvarma milito" kaj oni povas atendi "restarigon de la etoso de la malvarma milito al la rilatoj orient-okcidentaj".


Hodiaŭ, Ukrainio restas en tumulto, kaj braĝero de la konflikto rebrulas sur Eŭropo. Faktoj denove pruvas, ke la pensmaniero de la malvarma milito estas la plej granda minaco al tutmondaj paco kaj stabileco.


Ekde la eksplodo de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, Usono plu sekvas sian geopolitikan celon kun la pensmaniero de la malvarma milito, anstataŭ puŝi pac-intertraktadon. Usono opinias, ke la konflikto povas provoki ideologian konfrontiĝon kaj profundigi eŭropan dependecon de Usono, do ĝi entuziasme pligrandigas la streĉon inter Rusio kaj Ukrainio, vigligas la malkonkordajn flamojn kaj devigas aliajn landojn alpreni flankon.


Krom direkti la celon al Rusio, Usono daŭre propagandas misinformadon por kalumnii Ĉinion kaj distordas la respondecan sintenon de Ĉinio pri la ukraina afero: antaŭenigi dialogon kaj pac-intertraktadon.


Kiel diris Iliya Kusa, politika analizisto de la Instituto por la Estonteco de Ikrainio, Ĉinio ludis konstruivan rolon en la ukraina krizo, dum Usono ankoraŭ fokusiĝas sur la zorgo, kiel malfortigi Ĉinion.


Kvankam Usono ofte asertas, ke ĝi ne serĉas "novan malvarman militon", ĝi profitas de ajna ŝanco por subpremi Ĉinion kaj Rusion. Rigardante la du landojn kiel siajn ĉefajn strategiajn konkurantojn, ĝi faris aranĝojn por gajni je ilia elspezo.


Evidente, la insisto de Usono pri la malmoderna pensmaniero de la malvarma milito estas la fundamenta kaŭzo de la eskalado de regionaj kaj mondaj sekurecaj streĉoj.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio