Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi: Liberkomerca zono kiel ora pivoto por "La Zono kaj Vojo"
2022-04-12


En aprilo de 2017 oficiale ekfunkciis la liberkomerca prov-zono de Shaanxi-provinco, Ĉinio. En tiuj 5 jaroj, en la zono jam formiĝis 622 modelaj kazoj pri reformado kaj kreiveco, 30 sukcesaj spertoj estis diskonigitaj kaj reproduktitaj tra la lando. Ĝis la 28-a de februaro 2022, en la zono entute stariĝis 109 734 novaj merkataj unuoj kaj aldoniĝis nova kapitalo je 1 062 776 milionoj da juanoj.



La 10-an de septembro 2021 la unua rapid-dogan-trapasa ĉin-eŭropa kargotrajno ekveturis el la internacia kargostacio de Xi'an, ĉefurbo de Shaanxi, kiel la unua ĝuanto de la servo "rapidtrapaso de landlima dogano sur fervojo" farata de la ĉina Ĝenerala Dogana Administracio, signifante la oficialan ekfunkcion de tiu ĉi servo. Dum 2021 sume 3 841 tiaj kargotrajnoj veturadis sur la fervojo. La funkcia nombro, plenporta proporcio, kargokvanto kaj aliaj kernaj indicoj daǔre restas la unuarangaj en Ĉinio.


La kargostacio, laǔ la modelo "radiko+branĉoj", starigis la sistemojn "+okcidenta Eǔropo" kun ĉirkaǔaj urboj, kaj fariĝis centro de ĉin-eǔropaj kargotrajnoj. Nun ili havas la liniojn "Xiangyang+okcidenta Eǔropo", "Xuzhou+okcidenta Eǔropo" kaj aliaj 13, kiuj formis komunikadon inter la delto de Jangzio, la delto de Zhujiang-rivero, la regiono inter Pekino, Tianjin kaj Hebei kaj la delto de la Flava Rivero. La urbo ne nur kunfandiĝas en konstruado de "La Zono kaj Vojo" kiel ora pivoto, sed ankaǔ akcelas la duoblan cirkuladon (cirkulado en Ĉinio kaj eksterlande).


La liberkomerca prov-zono inkludas tri regionojn, kiel la centro, la kargostacio kaj la yangling-a model-zono. Nun la regionoj jam havas siajn proprajn funkciojn. En la lastaj 5 jaroj, Shaanxi spertis grandajn ŝanĝojn en urba stilo, komerca formato, popola vivo kaj entreprena percepto dum sia klopodo por konstrui la zonon. Starante sur la nova deirpunkto de la 5-a datreveno, la areo daŭre faros grandajn klopodojn por antaŭenigi la konstruadon de la eksportocela ekonomio de Shaanxi, kaj kontribuos al la konstruado de Ĉinio por pli altnivela malferma ekonomio kaj realigo de pli bonkvalita evoluo.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio