Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Solene okazis kunveno de resumado kaj honorado por Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj
2022-04-11



Antaŭtagmeze de la 8a de aprilo, kunveno de resumado kaj honorado por Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj solene okazis en Pekino. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis la kunvenon kaj faris gravan paroladon.


Xi Jinping diris, ke dum gastigado de la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj larĝa amaso da partoprenantoj kune kreis la pekinan spiriton vintrolimpikan. Tiu spirito estas la jena: grandanimeco, memfido, malfermeco, netimigebleco, strebo al perfekto kaj konstruado de la estonteco. La Olimpikaj Ludoj estas sportaj solenaĵoj, simplaj, sekuraj kaj brilaj. Ĉinio perfekte ludis sian rolon kaj montris al la mondo la konfidon "kune por komuna estonteco".


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio