Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kato, malfermu vian buŝon...
2022-04-08




Oni estis faranta nukleacidan testadon en Chongqing-a Teknologia kaj Komerca Universitato, kiam vaganta kato saltis sur seĝon ĉe la testejo.


La kato aktive kunlaboris por batali kontraŭ la epidemio kaj propravole akceptis nukleacidan teston sen deviga postulo. Ĝi ja estis modelo inter katoj.


Ĉar la kato propravole venis al test-laboranto, li devis kunlabori kun la kato. La laboranto "serioze" ekzamenis la sidantan katon. "Malfermu vian buŝon, ah..."


La pandemio kreas malĝojan etoson en multaj lokoj, tamen okazas belaj kaj sanigaj anekdotoj, kaj amoplenaj rakontoj ripetiĝas ĉirkaŭ ni.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio