Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis Qingming-festo
2022-04-08

De la 3-a ĝis la 5-a de aprilo ĉi-jare, ĉinoj celebris Qingming-feston, ofte nomita Tago de Tomb-balaado en kelkaj fremdaj lingvoj. Qingming ja havas similaĵojn, sed ankaŭ malsimilaĵoj, kun la Tago de Mortintoj, celebrata en kristanaj landoj en la 2-a de novembro.



Aparte interesa tradicio de Qingming estas la kutimo de homoj bruligi paperon sur la trotuaro. Tio estas maniero omaĝi siajn praulojn laŭ la antikva taoisma tradicio konata kiel shāozhǐ, laŭlitere "bruligi paperon".


Homoj bruligas falsajn monbiletojn, kiuj estas belaj kaj aspektas tre realismaj. Ankaŭ ekzistas paperversioj de aliaj objektoj, kiel aŭtoj, vestaĵoj, horloĝoj, poŝtelefonoj, interalie -- por bruligo kiel oferto al forpasintaj familianoj.


Tiu tradicio memorigas al mi epizodon de la libro Pilgrimo al la Okcidento, kiam la imperiestro de Tang-dinastio (618-907) forpasas kaj bezonas monon por pagi por la servo reveni al nia mondo, sed ne havas monon por tio. Oni sugestas al li prunti monon de la plej riĉa homo en la mondo de mortintoj, kiu estis ankoraŭ vivanta surtere kaj elspezanta siajn monŝparojn en papermonerojn por ilin bruligi por havi sian monrezervon en la alia mondo. Reveninta al la Tero, la imperiestro vizitas la riĉulon de la alia mondo por lin repagi la monprunton kaj malkovras tre simplan homon vivantan en malriĉeco. Li tamen rifuzas la monon de la imperiestro kaj petas preĝojn kaj incensbruligadon anstataŭe.


Oni ne scias ekzakte, kiel naskiĝis tiu tradicio bruligi paperon, sed unu konata rakonto pri ĝi rilatas al la forpaso de la patrino de juĝisto, kiu transdonis ŝian kadavron al monaĥo ĉe proksima templo kaj lin pagis por preĝi kaj fari ritojn por ŝi. Kiam la korpo komencis putriĝi kaj la monaĥo ne plu eltenis la odoron, li komencis bruligi pajlon kaj paperon por bonodorigi la lokon. Kiam la juĝisto venis por kontroli sian patrinon, li demandis la monaĥon, kial li bruligis paperon, kaj la monaĥo respondis, ke mono bruligita en ĉi tiu mondo povas esti uzata en la mondo de mortintoj.



Alia tradicio de Qingming estas viziti tombojn, ilin purigi, bruligi incenson kaj paperon, kaj oferti manĝaĵojn kaj drinkaĵojn al mortintoj. Ĉiu familio havas sian propran tradicion pri tio, cetere ne ĉiuj tombejoj permesas bruligon. La bruligado de papero kaj incenso dum Qingming en urbego kiel Pekino malbone efikas sur la aerkvalito kaj homoj iom post iom serĉas alternativajn manierojn esprimi sian respekton al siaj prauloj. Ĉijara Qingming estis tre agrabla, kun bona vetero en la unua tago, iom da fumo en la sekvaj, sed nenio komparebla ol antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi iris al la Interna Mongolio por fuĝi de la pekina fumnebulo.


En Qingming oni ofte faras printempan ekskurson. Multaj homoj ŝatas ludi kajtojn en tiu tago pro la kredo, ke la pordoj de la mondo de mortintoj estas malfermitaj, sekve eblas sendi mesaĝojn al ili per kajto.



Por la unua fojo en monatoj mi ne bezonis uzi jakon ekster mia hejmo. Tra la tuta urbo, floroj pompas kaj la verdo renaskiĝas en la parkoj kaj arbaroj, migrantaj birdoj revenis al la urbo kaj faras siajn nestojn, abeloj laboradas inter la floroj. Vivo renaskiĝas en ĉiu printempo. La parkoj kaj pitoreskejoj de Pekino pleniĝis de homoj. Multaj familioj kaj amikoj piknikas, kaj ankaŭ multaj homoj iras al tiuj lokoj por praktiki siajn hobiojn aŭ simple promeni. Indas ĝui la printempon!


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio