Ekfunkciis 10 konservejoj en Ŝanhajo por homoj en fermitaj distriktoj |
2022-04-08 |
Pro la kreskanta nombro de infektitoj de KOVIM-19, Ŝanhajo estas en portempa fermiĝo. Por preventi propagiĝon de la viruso, bone garantii la sanon de urbanoj kaj laŭeble plej rapide nuligi la nombron de infektitoj, homoj en Ŝanhajo ricevis alifojan nukleacidan teston la 4-an de aprilo. Surbaze de tiuj test-rezultoj oni alprenos reagojn, inkluzive de pluaj nukleacidaj testoj, enhospitaligo de infektitoj kaj ellaboro de novaj agadplanoj. Por liveri sufiĉe da ĉiutagaj bezonaĵoj al homoj en la urbo, Ŝanhajo konstruis kaj ekfunkciigis 10 portempajn konservejojn kun sufiĉe da legomoj. Ĉiutagaj bezonaĵoj en portempa konservejo Homoj transportantaj ĉiutagajn bezonaĵojn Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |