Xi Jinping partoprenis en ĉiujara arboplantado |
2022-04-07 |
La 30an de marto ĉina prezidanto Xi Jinping kaj aliaj ŝtatgvidantoj plantis arbojn en Huangcun-urbeto, Daxing-distrikto, Pekino, kio markas, ke en sinsekvaj dek jaroj Xi, kiel la ĉefa gvidanto de Ĉinio, partoprenis en la ĉiujara arboplantado en la ĉina ĉefurbo. Xi diris, ke li faris tion por kontribui al konstruado de bela Ĉinio kaj por instigi la tutan socion, precipe junulojn, antaŭenpuŝi la ekologian progreson, por ke la medio de Ĉinio fariĝu eĉ pli bona. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |