Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pekinaj parkoj dum Qingming-festo
2022-04-07

Urbaj parkoj en Pekino atestis kreskon de vizitantoj dum Qingming-festo, ĉar tiu ferio estas la plej ŝatata de lokanoj por mallongdistancaj promenoj, kiuj sekvis la konsilon de la aŭtoritatoj pri sano eviti nebezonatajn vojaĝojn al aliaj urboj por malfaciligi la disiĝon de KOVIM-19.


Turistoj vizitas la parkon Yuyuantan, la 3-an de aprilo.


La ĉefaj parkoj kaj vidindaĵoj de la ĉina ĉefurbo bonvenigis 4.96 milionojn da vizitantoj dum la tritaga feriado, kiu finiĝis marde, pliiĝo je 4.4% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro.


Turistoj en la Pekina Botanika Ĝardeno, la 4-an de aprilo


Tamen, 11 parkoj administritaj de la Pekina Urba Parka Administra Centro registris malpliiĝon de vizitantoj je 13.4% dum la ferio, kaj registris 1.42 milionojn da vizitantoj. Parkoj kaj vidindaĵoj limigis la nombron de vizitantoj al malpli ol 75% de la maksimuma kapablo dum la ferio.


Homoj enviciĝas en metrostacio por reveni hejmen post vizito al la botanika ĝardeno, la 4-an de aprilo.


"Florpromenoj" populariĝas en 111 pekinaj parkoj en tiu ĉi printempo, kaj estis lanĉitaj 42 florekspozicioj kaj rilataj kulturaj aktivadoj por turistoj.


Redaktis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Xinhua





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio