Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
MOS: Tradicia ĉina medicino efikas kontraǔ KOVIM-19
2022-04-06


Lastatempe la Monda Organizo pri Sano (MOS) publikigis raporton de sia kunveno pri taksado de la tradicia ĉina medicino en la traktado de KOVIM-19. En la raporto, MOS prezentas, ke la tradicia ĉina mdicino efikas en kuracado kontraǔ KOVIM-19, kaj kontribuas por redukti pligraviĝon de mildaj kaj normalaj kazoj; por mildaj kaj normalaj kazoj, kompare kun nunaj ordinaraj kuracadoj, kiam oni aldonas medikamentojn faritajn laǔ la tradicia ĉina medicino, tio mallongigas la daǔron de la malsano, mildigas klinikajn simptomojn kaj mallongigas restadon en hospitalo. La raporto ankaǔ proponas al membrolandoj de MOS konsideri la eblecon enkonduki la tradician ĉinan medicinon en la klinik-administran planon kontraǔ KOVIM-19 kadre de sistemoj pri kuracado kaj kontrolado. Ĝi ankaǔ kuraĝigas siajn membrolandojn provi la modelon, kiu samtempe utiligas la rimedojn de la okcidenta medicino kaj la tradicia ĉina medicino, por antaǔenigi la internacian klinikan provadon.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio