Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kvin-jariĝo de Xiong'an
2022-04-02


Rigardata kiel la plej juna urbo de Ĉinio kaj la urbo de estonteco, la nova areo Xiong'an festis sian kvinan datrevenon en la 1a de aprilo.


La 1an de aprilo 2017 Ĉinio anoncis la planon starigi la novan areon Xiong'an por mildigi Pekinon de funkcioj neesencaj al sia rolo kiel nacia ĉefurbo kaj antaŭenigi kunordigan disvolviĝon de la regiono Pekino-Tianjin-Hebei.


Ĝis la fino de 2021, komenciĝis konstruado de 177 ŝlosilaj projektoj en Xiong'an, kun totala investo de 618.4 miliardoj da juanoj (= 97.2 miliardoj da usonaj dolaroj). 60 el ili estas finitaj.


Ĝis nun, estis jam formitaj la ĉefaj vojoj al la urbo, ĝiaj ĉefaj stratoj, la ekologia koridoro kaj la urba akvosistemo.






Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio