Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Krokodilaj larmoj - Kiu profitas de konflikto inter Rusio kaj Ukrainio?
2022-04-01

Stokholma Internacia Instituto pri Pac-Esploro (SIPRI) publikigis raporton pri tendenco de tutmonda vendado de armiloj en la lastaj jaroj. Tutmonda komerco de armiloj malpliiĝis je 4.6% de 2017 ĝis 2021, dume la usona eksportado de armiloj pliiĝis je 14%, kontraŭe al la tendenco en la sama periodo.


Ekde la komenco de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, kelkaj okcidentaj landoj liveris modernajn armilojn al Ukrainio. Iuj landoj, inkluzive de Germanio, Svedio kaj Danio, anoncis ankaŭ pliiĝon de sia defenda buĝeto, kio kreas grandegajn komercajn ŝancojn por rilata industrio de Usono. Ekzemple, la prezo de akcio de la kompanio Lockheed Martin pliiĝis ĝis 35% dum la pasintaj ses monatoj. Sirio, Irako, Afganio, Ukrainio kaj aliaj landoj falis en profundan katastrofon, kiam la usona pormilita industrio enspezis multe da mono.


Tulsi Gabbard, iama usona kongresano kaj veterano de la milito en Irako, deklaris, ke militemaj politikistoj de ambaŭ grandaj partioj de Usono incitas aliajn por milito, ĉar la pormilita industrio, kiu regas la usonajn politikistojn, profitas de tio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio