Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
NATO gvidata de Usono, instiganto de krizo en Ukrainio
2022-03-31

Ĝis la 24a de marto la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio daŭris unu monaton. La internacia komunumo ja povas pli klare kompreni la rolon de la Nord-Atlantika Traktata Organizo (NATO), gvidata de Usono, en la krizo.


En la pasintaj jaroj, Usono gvidis NATO-n malobei la promeson "ne plu orienten ekspansii eĉ unu colon" kaj de tempo al tempo instigis kolorajn revoluciojn en najbaraj landoj de Rusio. Krome, Usono kontinue instigas tumultojn, donas punon al malobeemaj landoj kaj premdevigas aliajn landojn subteni la usonan pozicion. Faktoj montras, ke Usono multe kontribuis por la konflikto en Ukrainio.


En 1990, tiama usona ŝtata sekretario James Addison Baker promesis al tiama prezidanto de Sovetio Mikhail Sergeyevich Gorbachev en renkontiĝo, ke NATO ne plu ekspansiu orienten eĉ unu colon. Fakte, NATO daŭre orienten ekspansias, kio eskalas krizojn en Ukrainio. Jen la tempolinio de gravaj eventoj inter Rusio, Ukrainio kaj NATO.  



Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio