Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping telefone interparolis kun Yoon Seok-youl
2022-03-29

Posttagmeze de la 25a de marto Xi Jinping, ĉina prezidanto, telefone interparolis kun Yoon Seok-youl, novelektita prezidento de la Korea Respubliko.


Xi diris, ke Ĉinio kaj la Korea Respubliko estas najbaroj eterne nemoveblaj kaj kunlaborantoj nedisigeblaj. Ĉinio ĉiam koncentras sian atenton al la rilatoj inter la du landoj. Kun komuna klopodo, la ligiteco rapide disvolviĝis ĉiuflanke, kaj la du landoj iĝis strategiaj partneroj. La faktoj pruvis, ke tia disvolviĝo konformas al la esencaj interesoj de la du landoj kaj la dulandaj popoloj kaj al la progreso de paco kaj evoluado en la regiono. Ĉi-jare estas la 30a datreveno de la stariĝo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj. Okaze de tio, reciproka respekto, politika interfido, kaj interpopola amikeco estas necesaj por la du landoj.


Yoon Seok-youl gratulis Ĉinion pro la sukcesa okazigo de la du sesioj, kaj diris, ke la Korea Respubliko kaj Ĉinio havas longan historion de amikeco kaj komunikado inter si, kaj dum 30 jaroj la du landoj rimarkinde progresis en diversaj kampoj, kio portis al la dulandaj popoloj realajn bonojn. La Korea Respubliko volas, kune kun Ĉinio, plie oftigi la altnivelan komunikadon, pliigi la interfidon, akceli la interpopolan amikecon kaj fari la dulandajn rilatojn al pli alta nivelo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio