Trovita la dua nigra skatolo |
2022-03-28 |
La 27an de marto la dua nigra skatolo de la aviadilo el la Orient-flugkompanio, kiu kraŝis en la 21a de marto, estis trovita, laŭ la Nacia Komandejo pri Krizokaza Traktado. Posttagmeze de la 21a de marto la pasaĝeraviadilo Boeing 737 ekflugis de Kunming al Guangzhou kaj frakasis en la montara regiono de Tengxian-gubernio de Guangxi. Ĉiuj 132 homoj en la aviadilo mortis, laŭ la komandejo. La unua nigra skatolo de la aviadilo, kio estas la piloteja voĉregistrilo, estis trovita en la 23a de marto. Oni elŝutas la donitaĵojn kaj analizas la unuan nigran skatolon. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |