Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
NKH丨En Baoshan, handikapuloj riĉigas sin per jad-gravurado
2022-03-28

Fizika difekto ne povas malhelpi handikapulojn serĉi belecon. En Huasheng-a Jad-arta Metieduka Bazo de Longling-a Metieduka Mezlernejo, Baoshan-urbo, Yunnan-provinco de Ĉinio, handikapulaj lernantoj faras sur jado desegnojn, ĉizadon, gravuradon kaj aliajn prilaborojn.



La lernantoj en la bazo laboras celante realigi siajn revojn per siaj propraj manoj, kaj tio estas ankaǔ provo de nova maniero por liveri laborpostenojn al 157 mil lokaj handikapuloj.




Baoshan-urbo estas produktejo de Huanglong-jado kaj distribua centro de birma jado. Jadaj verkoj povas vigligi lokajn vilaĝojn kaj riĉigi lokanojn. En septembro 2019, la loka registaro starigis novan modelon "metieduka trejnado + diploma eduko" kaj funkciigis por handikapuloj kursojn prilabori jadajn pecojn kun la celo kulturi jadmetiistojn en metieduka mezlernejo. Ĝis nun la lernejo jam varbis pli ol 90 lernantojn.


Zhou Genliang, estro de la mezlernejo, diris, ke kiam la plej elstaraj lernantoj diplomiĝos, ili tuj subskribos kontraktojn kun rilata jad-ateliero. Ĝis marto jam 26 lernantoj estis dungitaj de la Huasheng-a Jad-arta Ateliero. Zhou diris: "Doni laboron al unu handikapulo signifas savon al unu familio. Kaj instruado de metio ebligos al pli da handikapuloj sin vivteni de sia metiarto."


En 2022 Yunnan-provinco daǔre klopodos por plibonigi la vivojn de handikapuloj, helpos la industriojn, kiuj dungas handikapulojn en vilaĝoj kaj kreskigos ilian enspezon.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio