Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis kunveno de financa komitato de Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio
2022-03-25

La 16-an de marto okazis en Pekino kunveno de la Komitato pri Financa Stabileco kaj Disvolvado de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio por studi la nunan ekonomian situacion kaj problemojn pri kapitala merkato. La kunvenon prezidis Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vic-ĉefministro kaj direktoro de la komitato.


La kunveno prezentis, ke sub la nuna kompleksa situacio, la plej ŝlosila afero estas tio, ke disvolvo restu ĉe la prioritata loko por la laboroj plenumataj de la partio, prenante la ekonomian konstruadon kiel la centron kaj persisteme profundigi reformadon kaj vastigi pordmalfermon. Oni devas firme teni la principon de merkatigo kaj leĝ-observigo protektante la intelektan proprieton, kaj devas kunordigi la aferojn pri epidemia preventado kaj ekonomia disvolvo por la funkciado de la ekonomio kaj la stabileco de la kapitala merkato.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio