Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kurso en kosmostacio: tradicia ĉina kulturo en la kosmo
2022-03-25

Posttagmeze de la 23-a de marto, la skipo de Shenzhou-13 faris la duan lecionon de Tiangong-kurso. Dum kosmoflugado, la astronaŭtoj prezentis la tradician ĉinan tinkturon.


Tia tinkturo postulas du procezojn: nodado kaj kolorigado. La astronaŭtino Wang Yaping unue uzis fadenon, ŝnuron kaj aliajn ilojn por fari diversajn operaciojn sur ŝtofo por konservi la ligitan parton en la origina koloro, kaj poste kolorigis la ŝtofon per tinkturfarboj.



Wang Yaping montras la tinkturfarbon.




Post kolorigo, la nodita parto estas malmuntita, kaj la eleganta kaj tavolriĉa produktaĵo estas finfarita.


La ĉina tinkturarto havas longan historion kaj jam estis matura antaŭ pli ol 1 700 jaroj. En 2006, tia tinkturado estis elektita kiel nacia nemateria kultura heredaĵo. La praktikado en kosmostacio donis al lernantoj ŝancon sperti la mirindan kunfandiĝon de la miljara tradicia kulturo kaj moderna teknologio.


Redaktoro: Zhao Wenqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio