NKH丨Huanglong-jado de Baoshan, Yunnan |
2022-03-25 |
Verko el Huanglong-jado, farata de handikapa lernanto en metieduka bazo de Longling-a Metieduka Mezlernejo Huanglong-jado estas tre "juna" speco de jado. Ĝi estis malkovrita en 2004 en Longling-gubernio, Baoshan-urbo, Yunnan-provinco de Ĉinio. Pro tio, ke ĝia ĉefa koloro estas la flava (ĉine "huang"), kaj eltrovita el Longling, ĝi havas la nomon "huanglong". En februaro 2011, Huanglong-jado eniĝis en la nacian liston pri juvelaro kaj jadaro. La minerala dureco de Huanglong-jado egalas al tiu de konata birma jado (angle: jadeite) kun Mohs-skalo de 6.5-7, taǔga por gravurado kaj ĉizado. Ekde sia malkovro, Huanglong-jado plurfoje gajnis la plej altan premion de ĉina jado, kaj iom post iom fariĝis konata, ŝatata kaj kolektita de homoj. Ĝi estas la plej altkvalita jado post xinjiang-a Hetian-jado kaj birma jado. Pro stabila disvolviĝo de la socio kaj ekonomio kaj elĉerpiĝo de resursoj de tradiciaj jadoj, Huanglong-jado havas vastan merkaton. Verko el Huanglong-jado, farata de handikapa lernanto en metieduka bazo de Longling-a Metieduka Mezlernejo Verko el Huanglong-jado, farita de handikapa lernanto en metieduka bazo de Longling-a Metieduka Mezlernejo Verkoj el Huanglong-jado, faritaj de handikapaj lernantoj en metieduka bazo de Longling-a Metieduka Mezlernejo Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |