Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Wall Street Journal: Okcidento izoliĝas pro sankcioj kontraǔ Rusio
2022-03-25

La 21-an de marto, la usona retejo Wall Street Journal publikigis artikolon titolitan "Sankcioj kontraŭ Rusio igas la Okcidenton stari kontraŭ la resto de la mondo". La artikolo montras, ke la milito inter Rusio kaj Ukrainio influas la tutmondan politikon, kaj la Okcidento estas pli proksime aliancita ol antaǔe. Sed ĝi ankaŭ spertas senprecedencan izolitecon.


La artikolo montras, ke sud-afrika prezidento Cyril Ramaphosa kulpigas la Nord-Atlantikan Traktat-Organizon (NATO) pri la milito; brazila prezidento Jair Bolsonaro rifuzis kondamni Rusion; Barato kaj Vjetnamio, gravaj partneroj de Usono en la regiono de Hind-Pacifiko, havas sintenojn pli similajn al tiuj de Ĉinio ol al tiuj de Usono pri la milito.


La fortpremaj politikoj de la Okcidento certigas iagradan obeon de la plenumado de la sankcioj. Tamen, ne-okcidentaj landoj montras malmulte da intereso pri la usona sinteno pri la milito, kaj tio estas fenomeno neglektata de usonaj politik-farantoj.


Okcidentaj potencoj volas armiligi la tutmondan ekonomian sistemon. Tiu ĉi punkto terurigas la gvidantojn de multaj landoj, kiuj opinias, ke la influpovo de la Okcidento estas jam tro forta. Por multaj landoj, usonaj demokratoj, kiuj uzas ekonomiajn sankciojn por trudi siajn opiniojn pri klimato, sekso kaj aliaj aferoj al alies opinioj, estas eĉ malpli bonvenaj ol la sekvantoj de Trump. 


Al tiuj, kiuj konsentas pri ĉi tiu vidpunkto, la neantaŭvidebleco de Usono, kiu gvidas la liberalan Okcidenton, prezentas pli grandan minacon al la sendependeco de multaj postkoloniaj landoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio