Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Printempa plug-ceremonio en Xizang
2022-03-24

Plug-ceremonio (Fotita de Zhang Rufeng en la 16-a de marto)


La 16-a de marto estas la tago, kiam homoj en Xizang de Ĉinio komencas plugadon. La ĉiujara plug-ceremonio estas multe zorgata de lokanoj. Semado en la tago inaŭguras ilian diligentan laboron por la tuta jaro. 


Laŭ lokanoj, antaŭ 2 100 jaroj praŭloj plugis sur la kampo sude de Yungbulhakang-palaco, la unua xizang-a palaco, kaj tie plantis grenojn. Tiel komenciĝis agrikulturo de Xizang. Do la kampo apud la palaco estas rigardata kiel la unua kampo de Xizang.


Antaŭe gruntbovo estis la ĉefa laborforto dum plugado, kaj nun maŝino ludas la ĉefan rolon. Tamen en la plug-ceremonio, oni ornamas traktoron per kapo de artefarita gruntbovo kaj per hada-oj, esprimante respekton al la tradicia plugmaniero kaj deziron de riĉa rikolto.


Nun, lokanoj vivtenas sin ne nur per agrikulturo, ili laboras ankaŭ en aliaj kampoj. En 2021 la pokapa disponebla enspezo atingis 22 mil juanojn por la lokanoj ĉe la unua kampo. Tio estas ekzemplo de kampara revigliĝo en Xizang.


En 2021 la produkt-kvanto de grenoj en Xizang atingis 106.5 mil tunojn, kaj 66.1% de plugado kaj rikolto estas plenumitaj maŝine. Dank' al scienca plantado kaj uzo de maŝinoj, en la pasintaj sinsekvaj sep jaroj, ĉiujare la produkt-kvanto de grenoj en Xizang superis unu milionon da tunoj, kio helpas revigliĝon de lokaj vilaĝoj. 


Plug-ceremonio (Fotita de Zhang Rufeng en la 16-a de marto)

 

Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio