Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina saĝo en paroladoj de Xi Jinping: paco estas altvalora
2022-03-24

"Paco kaj sekureco estas tio, kion la internacia komunumo devas plej domaĝi," diris ĉina prezidanto Xi Jinping en videa konversacio kun usona prezidento Joe Biden en la 18a de marto, kiam Xi menciis la nunan situacion en Ukrainio.


Ĉi tiu parolo enkorpigas la pac-aman tradicion de la ĉina nacio, kiel diras malnova diraĵo: paco estas altvalora.


Eltirita el la konfucea klasikaĵo "Analektoj de Konfuceo", la diraĵo povas datiĝi jam de pli ol 2 000 jaroj.


Xi citis la proverbon en 2017, kiam li parolis en la Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, rimarkante, ke la ĉina popolo firme kredas, ke paco kaj stabileco estas la sola vojo al disvolviĝo kaj prospero.


En aliaj okazoj, Xi ankaŭ citis similajn antikvajn proverbojn pri konservado de paco, inkluzive de "anstataŭigi militajn armilojn per donacoj de jado kaj silko" kaj "serĉi harmonion sen unuformeco".


Paco estas marko de Ĉinio pri la eksterafera politiko. Xi multfoje emfazis, ke Ĉinio neniam serĉos hegemonion.


Xi diris en Boao-forumo por Azio en 2018, ke Ĉinio persistos ĉe la vojo de paca disvolvado, aktive serĉos tutmondajn partnerecojn, firme subtenos plurflankismon kaj aktive partoprenos en reformado de la tutmonda administra sistemo.


Per konkretaj agoj, Ĉinio montris al la mondo, ke ĝi estas rezoluta kaj sincera por kontribui al la disvolvado de novtipaj internaciaj rilatoj, bazitaj sur reciproka respekto, justeco kaj kungajna kunlaboro, kaj disvolvado de la homara komunumo de komuna estonteco.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio