Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina ambasadoro en Usono: Ĉinio ĉiam oponas kontraŭ milito
2022-03-23


Lastatempe Jen Psaki, sekretario pri informado de usona Blanka Domo, diris: "Se Ĉinio subtenas la invadon fare de Rusio, seriozajn sekvojn ĝi ricevos." La esprimo estas distordo kaj kalumnio al la starpunkto de Ĉinio pri la ukraina situacio.


Lastatempe Qin Gang, ĉina ambasadoro en Usono, diris en intervjuo, ke Ĉinio havas bonajn rilatojn kun kaj Rusio kaj Ukrainio, kaj samtempe tenas kontakton kun Usono kaj Eŭropo, ĝuste tiu specifa pozicio de Ĉinio estas utila por pace solvi la krizon en Ukrainio. Ĉinio ĉiam oponas kontraŭ milito kaj staras por intertraktado. Ĉinio donis al la ukraina popolo manĝaĵojn, medikamentojn kaj pulvorigitan lakton por beboj, sed ne liveris armilojn al Rusio nek al Ukrainio.


Usono senĉese kalumniis Ĉinion pro tio, ke multaj usonaj politikistoj praktikas la pensmanieron de la malvarma milito kaj la koncepton de nulsuma ludo. Antaŭ nelonge la usona retejo Nacia Intereso publikigis artikolon, dirante, ke la pensmaniero de la usona registaro pri internaciaj rilatoj revivigis la etoson de la malvarma milito, kaj tio kaŭzos serion da gravaj tutmondaj defioj kaj ne realigos kunlaboron kaj kungajnon.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio