Plej bela kuracisto |
2022-03-23 |
Je la 6-a horo kaj 45 minutoj de la 20-a de marto, Bai Xiaohui, 42-jara fakulo pri klinika testado en Weihai-urbo de Shandong-provinco, forpasis pro subita malsano. Ekde la eksplodo de KOVIM-19, Bai kun siaj teamanoj laboradis en Pekino, Xinjiang, Henan, Shandong kaj aliaj lokoj trafitaj de la epidemio. En 2020, ŝi estis premiita kiel elstara batalanto kontraŭ la epidemio de Shandong-provinco. Je la 4-a horo de la 9-a de marto Bai atingis Weihai kaj tuj gvidis kvar laborgrupojn fari pezan laboron pri nukleacida testo ĝis la fino de ŝia vivo. Plej profundan kondolencon al Bai Xiaohui! Redaktoro: Shen Chuanfeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |